Saluton,
dum kelkaj tagoj ni festetis la kvinjaran jubileon de la ankoraŭ nova kaj
juna "Esperanto-urbo Herzberg am Harz". Urbestro Gerhard Walter tre
ĝojis i.a. pri la gratulletero de la Zamenhof-nepo d-ro Louis
Zaleski-Zamenhof. Li gratulis kaj bondeziris "Herzberg am Harz - la
Esperanto-urbo estu la ĝermo por la estonta Esperanto-mondo". La ĉefo de
la bela urbo mem prelegis en Esperanto. Pri tio la ĉeestantoj aparte
ĝojis kaj aplaŭdis.
Je la 9a de julio ni festis en la Parko ĉe Futurateliero. I.a. kantis nia
talenta modkantisto Ralph Glomp el Hamburgo. Ni disdonis bongustan jubilean
torton. Bv. vidi mem!
Je la 11a de julio ni sidis en la amika rondo en la bela
Esperanto-ĝardeno kaj manĝis alian "naskiĝtagan torton".
Je mardo (12a de julio) okazis la oficiala jubilea festeto en la kavalira
salono. Ĉeestis ĉ. 45 personoj el la loka politiko, urboadministracio kaj
Esperanto-movado. Urbestro Gerhard Walter laŭdis la longjarajn
multfacetajn Esperanto-laboradojn de la Esperanto-Centro. Jam en multaj
lokoj de la urbo oni povas iom sperti Esperanton, nun ankaŭ en la kastela
muzeo. Gerhard Walter prezentis la plibeligitan Esperanto-ĉambron al
ĵurnalistoj kaj al ni. La nova ekspozicio "Mondliteraturo en Esperanto"
estis inaŭgurita. La muzea Esperanto-ĉambro nun multe pli bele aspektas.
Spertu mem! Nia korea praktikanto nepre prezentis esperantrilatajn fotojn
pri nia urbo per komputilo. Denove ni manĝis "Esperanto-torton". Gabi
Kanopfer kreis la belajn dolĉajn tortofotojn.
Dankon al ĉiuj.
Diversajn fotokolektojn vi trovas sub: http://www.esperanto-urbo.de
Amike salutas via kompleta EGS-estraro
Peter Zilvar, Herzberg am Harz
Harald Mantz, Osterode am Harz
Zsofia Korody, Herzberg am Harz
Ursula Zilvar, Herzberg am Harz
Marika Frense, Heilbad Heiligenstadt
Matthias Reimann, Nordhausen
http://esperanto-urbo.de
(multlingva)